Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

La poeto kaj la vitbranĉo

Ja neniel mi sopiras
je la krono laŭrfolia.
Hungarlandaj belaj, bonaj
knabinetoj, kronu min per
kron' plektita el vitbranĉoj.
Ĉar la sorto de l' vitbranĉo
kaj poeto tre similas.
La poeto kaj vitbranĉo
donas al la mond' l' animon.
La poet-anim': la kanto,
la vitbranĉ-anim': la vino.
Se l' animon ni transdonis
al la mond' en vin' kaj kanto,
ni forvelkas, malaperas,
kaj se ni jam malaperis,
per l' animoj: vin' kaj kanto
sin la mond' amuzas.